En novembro 2006, Antonio Codazzi “La Filozofo” – ano de la grupo EoTradukado kaj tradukanto de GIMP – proponis intervjuon al mi – Guillaume Savaton, kreinto de la grupo – por esperantlingva revuo pri libera programaro.
Post tri monatoj, mi finfine publikigas la respondojn:
Mi estas 30-jaraĝa francano el Angers (Anĝevo). Mi laboras en altnivela lernejo, kiel instruisto kaj serĉisto pri elektroniko kaj komputiko. Miaj ĉefaj fakoj estas mikroprocesiloj kaj enkonstruitaj sistemoj.
Mi ankaŭ aktivas en la Anĝeva Kulturcentro de Esperanto: tie mi instruas la internacian lingvon al komencantoj kaj estras la retejon de la asocio.
En marto de 2006, mi interesiĝis pri tradukado de liberaj programoj al esperanto. Mia opinio estis, ke havi tradukojn de la plej uzataj programoj povis helpi konvinki la publikon, ke esperanto estas moderna kaj uzata lingvo.
Tial mi unue interesiĝis pri la esperantigo de la labortabla programaro GNOME. En marto 2006, nur 3% de GNOME estis tradukitaj al esperanto kaj ne plu ekzistis aktiva skipo de tradukantoj rilate al la oficiala Tradukprojekto de GNOME (GNOME Translation Project). Mi tuj kontaktis la estroj de GNOME, kiuj akceptis min kiel la oficiala kontaktpersono de la esperantistaj tradukantoj.
Tiam, mi ankoraŭ estis la sola ano de la skipo. Mi sendis mesaĝojn al diversaj grupoj kaj dissendolistoj; kelkaj personoj reagis kaj aktive komencis verki tradukojn de iliaj elektitaj programoj.
Hodiaŭ, ni estas 4 tradukantoj. Ni ankoraŭ ne estas sufiĉe multnombraj, sed ni jam estas vere internacia skipo: anoj estas el Francio, Novzelando, Italio, kaj Belorusio.
Ankaŭ personoj el Germanio, Kubo kaj Brazilo proponis helpi.
GNOME enhavas multe da programoj, kun multe da tradukinda teksto (proksimume 37000 ĉenoj en GNOME 2.18). Kvankam ni multe laboris ekde marto 2006, ni sukcesis verki nur etan parton de la tuto. Plie, ĉar la programistoj de GNOME estas ege pli multnombraj ol ni, novaj versioj de la programoj povas aperi antaŭ la traduklaboro estas finita!
Hodiaŭ (la 4an de Marto 2007), proksimume 9% de GNOME 2.18 estas esperantigita.
Pri la kvalito de la tradukoj, ni bedaŭrinde ne havas profesia tradukanto en la skipo. Ni malkovris, ke nia nivelo en esperanto – kvankam ĝi taŭgas en ĉiutagaj situacioj – ofte ne estas sufiĉe alta por verki altkvalitajn tradukojn. Ankaŭ la uzo de la angla en la fontaj dosieroj povas esti grava problemo: la originala teksto enhavas multe da konfuzaj frazoj kaj ni ofte devas longe pripensi por ne traduki laŭvorte.
Kiam mi kreis nian retejon, mi serĉis taŭgan nomon por la skipo, kaj decidis ne limigi ĝin al GNOME. Kvankam ni nur zorgas pri GNOME nuntempe, la grupo ne estas fermita: aliaj tradukadaj projektoj povas aliĝi. Tamen, laŭ la statutoj de nia gastiganto Tuxfamily, ni akceptos nur projektoj pri libera programaro aŭ liberaj dokumentoj.
Ekstere el la skipo eo-tradukado, niaj anoj jam verkis tradukojn por diversaj projektoj: ekzemple la vikisistemo Dokuwiki, kiu funkciigas nian retejon.
Mi observas, ke multe da personoj opinias, ke ne utilas traduki programojn al esperanto. Kompreneble, esperanto estas lingvo por internacia komunikado inter personoj, kaj uzo de komputila programo ne vere estas “komunikado”. Tial oni pli bezonus verki tradukojn de programoj al la denaskaj lingvoj de la uzantoj.
La problemo estas, ke tradukado estas multekosta: pro tio, eldonistoj de neliberaj programoj preferas verki tradukojn nur al la plej uzataj lingvoj en la mondo. Ankaŭ teknikaj dokumentoj ofte estas skribitaj rekte en la angla, kaj ne estas tradukitaj. Tio rezultas en neegaleca situacio.
En la mondo de la libera programaro, ĉiuj bonvolemuloj povas traduki programon kaj disdoni sian tradukon. Pro tio ne ekzistas komercaj limoj, kiuj malebligus min havi version de programo en mia lingvo. Restas grava problemo: la originalaj tradukendaj dosieroj estas ĝenerale skribitaj en la angla. Tio ankoraŭ kaŭzas neegaleca situacio :
En “ideala” mondo, liberaj programoj estus rekte verkitaj en esperanto. Ili estus vere internacie uzeblaj, kaj pli facile tradukeblaj al la diversaj lingvoj.